Mikaelo Bronŝtein
vizitis Nurenbergon kaj faris dulingvan koncerton

Plensukcese pasis en Germanio la turneo de konata poeto,
verkisto,tradukisto kaj bardo el Rusio - Mikaelo BRONŜTEJN ("Bruna Ŝtono").
Post partopreno en Internacia Festivalo (IF) en Trier li vizitis ankaŭ
Antverpenon (en Belgio), Duisburgon, Munkenon, Nurenbergon, Berlinon kaj
Dresdenon. En Duisburg kaj Munkeno li koncertis kune kun Abduraĥman JUNUSOV kaj
Elmira KURBANOVA el Dagestano (Rusio).
Mi rakontas nur pri eventoj en Nurenbergo.
La ĉefa, longe antaŭe planita, koncerto okazis vendrede, la 13-an de januaro
2006. Venis 35 homoj - tre diversa publiko. Ĉeestis esperantistoj el
Nurenbergo kaj apudaj Erlangen kaj Forchheim; ŝatantoj de bardaj kantoj (eks-sovetianoj)
- en Nurenbergo agadas eĉ klubo de bardaj kantoj "Sunfloro"; kaj kelkaj
germanoj-neesperantistoj - interalie dungitoj de la lingvolernejo AFI, kiu
senpage provizis la koncertejon. Malfacila tasko por Mikaelo, kiun li tamen bone
solvis, ŝaltante de la rusa al Esperanto kaj reen. Aŭskultantoj aŭdis kantojn
en Esperanto, tradukojn de Mikaelo el la rusa kaj povis kompari ilin kun la
originalo, kaj ankaŭ eksciis multajn interesjaĵojn pri Esperanto kaj historio de
Esperanto-movado en Rusio. En kelkaj kantoj helpis al Mikaelo Olga LITVINOVA -
juna kantistino el la triopo "Aspiro" el Nurenbergo, kiu kantas en la internacio
lingvo ekde 2005. Spite tre malmultan tempon, disponeblan por provludoj - ne pli
ol 2 horoj antaŭ la koncerto - Mikaelo kaj Olga rapide trovis komunan lingvon
kaj povis ĝuigi la publikon.
Sabate, la 14-an de januaro, Mikaelo estis invitita al kunveno de la
junulara rusa teatro el Nurenbergo. La teatro komencas laboron pri la nova
teatraĵo, kie temas pri "fremdulo, fremdulo kaj socio, integrado, toleremo, ktp."
La studentoj volis paroli kun Mikaelo pri tiuj temoj, sed ne nur. Mikaelo
konstruis sian prelegon tiel, ke li nur flanke menciis Esperanton - li rakontis
pri poezio, pri si mem, voĉlegis siajn (ruslingvajn) versaĝojn, iomete kantis.
Tamen la demandoj de la publiko post la prelego estis preskaŭ ĉiuj priesperantaj.
Tiel okazis neatendita informverspero pri Esperanto por 20 homoj.
En la dua parto de vespero la gejunuloj interŝanĝis opiniojn kaj siajn proprajn
spertojn pri la temo. Mi kredas, ke ankaŭ por Mikaelo tio estis ege interese,
ĉar li ricevis dum 2 horoj la esencon de la sinsento de rusaj enmigrintoj en
Germanio. Se li intencus verki romanon pri la temo, estus valorega materialo.
Dimanĉe, la 15-an de januaro okazis du renkontoj en malpli vasta rondo:
la unua kun la lokaj esperantistoj en restoracio "Alex", kiun vizitis deko da
esperantistoj. Kaj la dua - kun la triopo "Aspiro". "Aspiro" de 2005 kantas en
la internacia lingvo Esperanto. Gravan parton de ĝia repertuaro konsistigas
kantoj de Mikaelo Bronŝtejn. Tial la okazo renkontiĝi kun la aŭtoro mem, montri
al li siajn eksperimentojn kaj aŭskulti kritikon estis gravega kaj unika. Dum la
longa vespero estis kaj disputoj, kaj komuna muzikumado, kaj teumado.
Rememoriĝis multaj bonegaj kantoj - kaj en Esperanto, kaj en la rusa. Antaŭ la
forveturo al Berlino Mikaelo donacis al "Aspir"'antoj sian talismanon - lignan
urson kun gitaro - pri kio ili fieras.
Nurenbergaj esperantistoj (kaj ne nur) elkore dankas Mikaelon Bronŝtejn kaj
invitas lin viziti Nurenbergon denove!
Marvin
Ligoj:
* Fotoj:
http://public.fotki.com/vorota/aspiro/2006/bronsxtejn/
* Triopo "Aspiro", Nurenbergo:
http://aspiro.vorota.de
* Mikaelo BRONŜTEJN en Vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Mikaelo_BRON%C5%9CTEJN
En nokto makabra, sur ŝvita kusen
Nestiĝis eterne mordanta inkubo.
Ne gajas mi kun, sed ne povas mi sen
Kreskantaj interne radikoj de l’dubo.
Esperanto-Grupo Nurenbergo, Liedermacherkreis „Sonnenblume“
Reen al la paĝo kun la esperantlingva grupprogramo de la Esperanto-Grupo de Nurenbergo
Reen al „BAVARESPERANTOINFO“, eldono 01/06, novaĵoj el Bavario