|
Anny Hartwig (1937 - 2005) forpasis la
23an de decembro 2005 en Nurenbergo.
Naskita 1937 en Waldkirch / Oberpfalz - ĉe la landlimo al Ĉeĥio - ŝi
laboris post la fino de la lernejo unue kiel dommastrino en sia hejmurba
regiono. Post du jaroj ŝi iris al Nurenbergo, kie ŝi dum 15 jaroj laboris
kiel mastrumistino ĉe familio de bankdirektoro. Tiam ŝi decidis partopreni
kurson por flegistinoj. Ĉar ŝi trapasis la ekzamenon tre bone kaj ĉar la
profesio donis al ŝi plezuron, ŝi tuj komencis trejnadon kiel hospitala
flegistino en intensiva sekcio. Dum 25 jaroj ŝi laboris en la norda kliniko
de Nurenbergo. Pro malsanaj kaŭzoj en 1994 ŝi devis ĉesi labori.
Komence de la 1960aj jaroj dum kurso de la angla lingvo ŝia instruisto
ankaŭ parolis pri Esperanto. Ĉar la ortografio kaj la prononcado de la
lingvo klare kongruas, tiu lingvo ege interesis ŝin. Ŝi membriĝis al la
Esperanto-Grupo Nurenbergo en 1962, al GEA (1962), al BELO (1976) kaj al UEA
ekde 1981. Honora Membro de BELO (Bavara Esperanto-Ligo) ŝi estis ekde
2001. Dum multaj jaroj ŝi estis delegito de UEA por Nurenbergo.
Ekde 1980 ŝi kunlaboris en la estraro de la Esperanto-Grupo Nurenbergo,
kies unua prezidantino ŝi estis ekde 1989 ĝis sia morto - do preskaŭ 16
jarojn!
Okaze de la 100-a mortotago de Leopold Einstein (9.9.1990) ŝi instigis
senvualigon de memortabulo je la domo Weinmarkt 14. Leopold Einstein estis
la unua Esperanto-parolanto en Nurenbergo kaj en Germanio.
Ankaŭ la 110-jariĝon de la Esperanto-Grupo Nurenbergo ŝi organizis lerte
kaj nelacigeble.
Preskaŭ dum ŝia tuta Esperanto-vivo ŝi vizitis la UK-ojn kaj korespondis
internacie, havis multajn gastojn al kiuj ŝi volonte montris la urbon kaj
ĉiam zorgis ke en la gazetaro aperu artikoloj pri la aktiveco de la grupo.
Nia grupo perdis sian "verdan stelon", kies nelacigeblan aktivecon ni
klopodos daŭrigi per komunaj fortoj.
en la nomo de la Esperanto-Grupo Nurenbergo
Helmut Sebastian
(2a prezidanto)
|